La mondo brilanta
- Authors
- Grin, Aleksanro
- Tags
- prose_rus_classic
- Date
- 0101-01-01T00:00:00+00:00
- Size
- 0.21 MB
- Lang
- eo
Dum sep tagoj bunta tumulto de afiŝoj proklamadis al la urbanoj eksterordinaran elpaŝon en la cirko „Soleil“ de „Homo de Duopa Stelo“; ankoraŭ neniam oni tiom multe paroladis pri tiaspecaj aferoj en gajantaj salonoj, malantaŭ teatraj kulisoj, en restoracioj, bierejoj kaj kuirejoj. Vere, la cirka arto ankoraŭ neniam promesis tiom multe, — ne logadis emociojn en la regionon de scivolemo, kiel nun. Eĉ la atleta lukto — la plej ŝatata amuzo de degenerintaj spiritaj heredantoj de Nerono kaj Elagabalo — foriris al la dua plano, kvankam jam estis venintaj kaj promenadis demonstre sur bulvardoj bestaj korpegoj de Greper kaj Noir — negro el afrika Liberio, — fumante dikegajn cigarojn, por mi…