[Gutenberg 31348] • La Mirinda Sorĉisto de Oz

[Gutenberg 31348] • La Mirinda Sorĉisto de Oz

La Mirinda Sorĉisto de Oz estas romano por infanoj, publikigita unue en 1900 en Usono. En la centro de la historio staras la knabino Doroteo, kiun ciklono transportas en la mirakloplenan landon Oz, kie ŝi amikiĝas kun strangaj estaĵoj, renkontas bonajn kaj malbonajn sorĉistojn kaj travivas multajn aventurojn.

La romano estis tradukita en multajn lingvojn, ankaŭ jam en Esperanton. Nia tradukinto, Donald Broadribb, krome esperantigis la aliajn 13 Oz-librojn, kiuj estis verkitaj de L. Frank Baum post la enorma sukceso de la unua volumo — sur ĝi baziĝas teatroprezentaĵoj kaj fama filmo (1939, kun Judy Garland en la rolo de Doroteo).

Nia eldono enhavas la plej multajn el la ilustraĵoj de W. W. Denslow el la unua anglalingva libro, nigra blankigitajn kaj iomete prilaboritajn.